Mary-Jane GASPARD (Mari-Ĵane) Maŭricio: "Nur Amiko" (Simplement Camarade)
Muziko, teksto originale verkitaj en la kreola lingvo far: Jean-Claude GASPARD
Traduko, adapto al esperanto: Stefano KELLER
© Jean-Claude GASPARD & Stefano KELLER
Ho, mia amik'
jam de longe li estas kun mi,
Ekde iom da temp'
li ŝanĝis konduton al mi,
Nun li diras ke li amas min
min nomas sia karulin'
Ofte lia man' flirte tuŝas min
flirtemas min lia parol'

Nur amiko por mi vi estas
mi ne amore vin amas
por vi amikeco estas nur en mia kor',
Amor' estas afer' alia
vi estas amik' plej bona
kion vi sentas por mi
por alia sentas mi,
Mi ne volas ke vi suferu
sed necesas ke konsentu
akceptu ke vi eraras
estas mi kiu pravas,
Vi devas vere atenti
vi ne konfuzu aferojn
reiru alian direkton,
Vi devas vere atenti
mi pensas vi faras konfuzon
inter amo kaj amikeco
"Nur Amiko" - Mary-Jane GASPARD
Overture: <A HREF="http://www.esperanto-gacond.ch/stefano/fla/wmv-cable.wmv">"Nur Amiko" - Mary-Jane GASPARD</A>
Nur amiko por mi vi estas ...

Mi respektas lin
li estas pli ol frato de mi,
Li fidas min
rakontas sekretojn al mi,
Ankaŭ mi bone fidas lin
li estas plej sincera amik',
Kiel mi komprenigu al li
ke amikeco ne estas amor'

Nur amiko por mi vi estas ...

Vi devas vere atenti
vi ne konfuzu aferojn
reiru alian direkton,
Vi devas vere atenti
mi pensas vi faras konfuzon
inter amo kaj amikeco

Vi devas vere atenti
vi ne konfuzu aferojn
reiru alian direkton,
Vi devas vere atenti
mi pensas vi faras konfuzon
inter amo kaj amikeco




Esperanto-Muziko de tropikaj insuloj:
Mary-Jane GASPARD * Negro Pou La Vi * Trait d'Union

Ĉu la muziko estas via pasio? Ĝi estas nia profesio! DJ WES, DJ Zack, Light JéJé, La Teamo FAYAMAN - por viaj eventoj!
www.fayaman.com
Radio Aktiva    

Madir Muzika Produktado, muziko kreola, tropika de la insuloj

* Internacia Televido * Radio Gxangalo * MusicExpress en Esperanto *
* Vinilkosmo - Esperanto music shop and free music downloads * Etno-Muziko *

Mary-Jane Gaspard en la Artista datenbazo (en Esperanto)
Mary-Jane Gaspard en la Artista datenbazo (en Esperanto)

cours, contacts, infos sur ESPERANTO - la langue internationale - www.esperanto.net

Universala Esperanto-Asocio - Association mondiale d'espéranto

Créations photo, vidéo, web: Studio-Pro.ch - Reportage, montage, événements, album personnel, modèles, identité d'entreprise, artistes. Création de sites internet.
www.Studio-Pro.ch